Bresta religia unio

Bresta religia unio - akto pri organizacia unuigo de katolika kaj ortodoksa eklezioj, sur teritorio de Polujo kaj Litvo, proklamita en oktobro 1596 per eklezia koncilio en urbo Bresto, kaj konfirmita de la pola reĝo.

La orienta fidelularo subiĝis al papo, akceptis katolikajn dogmojn, sed konservis la bizancan liturgian riton kaj tiajn laŭ-ortodoksismajn kutimojn, kia la uzo de la julia kalendaro. Estis malpermesite konverti la orientatradiciulojn en latinajn katolikojn kaj adapti iliajn preĝejojn al latina stilo.

Kontroversioj de historiistoj de la du lastaj jarcentoj rilatis al Meletij Smotrickij, kiu komence de la 17-a jarcento forlasis ortodoksismon favore al la unuigo. Nur en 1995 usona esploristo David Frick en laboraĵo dediĉita al li ordigis atingaĵon de pola kaj alilingva historiografio. Pri la unuigo sin okupis Aleksander Brückner, Feliks Koneczny kaj Oskar Halecki.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search